[Hejmen]Epaminondas

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

ORIGINALA NOMO: Epaminondas.
KREINTO: Robert Abbott.
UNUA ELDONO: 1975, eldonita de la kreinto mem. Tiu ĉi ludo estas pliampleksigita kaj plibonigita versio de la ludo Crossings, eldonita de Sid Sackson en A Gamut of Games.
LUDANTOJ: 2.
MATERIALO: 12x14 ludtabulo, plus 28 blankaj kaj 28 nigraj ludpecoj.

Klareco rilate al abstrakta ludo signifas facilecon per kiu ludantoj povas analizi la evoluon de la partio, la fortajn poziciojn, la situon de malforteco, ludpecojn minacatajn kaj, ĝenerale, travideblecon per kiu la ludostrukturo sin montras. Laŭ ĝia kreinto, ĉi tio estas la plej granda kvalito (sed ne la sola) de la ludo Epaminondas, tiel nomata honore al tebana generalo, supozebla elpensinto de militista formacio Falango, uzita kontraŭ la Espartanoj je 371 a.K.

Bildo 1 montras la ekan pozicion.

Ludantoj alternos siajn ludvicojn.

Ekzistas du bazaj elektoeblecoj por movi:

Falango estas vico el ludpecoj samkoloraj, apudkuŝantaj, situantaj sur la sama linio horizontala, vertikala aŭ diagonala. Ĝi povas moviĝi laŭlonge tiu linio (antaŭen aŭ malantaŭen) tiom da fakoj maksimume, kiom ludpecoj la formacio enhavas. Kiam Falango moviĝas, ties ludpecoj ope moviĝu unu post la alia, kaj ne perdu siajn respektivajn poziciojn. Tiuj moviĝantaj ludpecoj ne perdu la originalan direkton dum la movo kaj ne saltu super ies ajn alia ludpeco.
Parto de Falango povas moviĝi, dividante tiel la Falango, sed neniam pli da fakoj ol ludpecoj moviĝas.

Se, dum movo, la unua ludpeco de Falango atingas fakon okupitan de malamika ludpeco, Falango tuj haltu tie kaj kaptu la malamikan ludpecon, kiu estu definitive forigita. Se tiu malamika ludpeco estas la unua en malamika Falango kaj ĉi tiu estas pli mallonga ol la atakanta Falango kaj situanta laŭ la ataklinio, la tuta malamika Falango estu kaptita.

En bildo 2, la blanka Falango (a,b,c) antaŭeniras du fakojn kaj kaptas la du ludpecojn de la nigra Falango.

Falango ne povas kapti malamikajn Falangojn kies longecoj estas egalaj aŭ pli longaj. Sekve, izolita ludpeco (ja unuludpeca Falango) neniam povos kapti.

En bildo 3, la nigra Falango (a,b,c) antaŭeniras unu fakon kaj kaptas la blankan Falangon (d,e) rompante la vertikalan blankan Falangon.

La sama ludpeco povas aparteni samtempe al kelkaj Falangoj.

Ekzemple, en la bildo 3 la blanka ludpeco apartenis jen al la Falango (d,e) kaptita, jen al tiu vertikala el kvin ludpecoj.

CELO

La ludcelo konsistas ekhavi en la lasta horizontalo (la unua por la malamiko) pli da propraj ludpecoj ol la kontraŭulo havas en nia unua horizontalo (la lasta por la malamiko), komence de propra ludvico.

En bildo 1, ambaŭ liniojn oni nomis 'A' kaj 'Z'. Ni supozu, ke Nigrulo sukcesas movi unu el siaj ludpecoj ĝis iu ajn fako de la A-linio. Nun estus vico de Blankulo, kiu havas du elektoeblecojn:

Blankulo perdus okaze ne povi fari ion el tio menciita, ĉar komence de la sekvanta vico de Nigrulo, ĉi tiu havus pli da propraj ludpecoj sur la A-linio ol Blankulo havas sur la Z-linio.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 20, 2002 12:53 am by Del Castillo (diferencoj)
Serĉu: