[Hejmen]Entjera Nombro

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Matematiko > Nombro > Entjera Nombro
Entjeraj Nombroj aŭ Entjeroj inkluzivas nombrojn de senfinaj vicoj 1, 2, 3, ... (pozitivaj entjeroj), -1, -2, -3, ... (negativaj entjeroj) kaj 0 (nulo). La aro el ĉiuj entjeroj estas ofte montrita kiel ĉi-vico: Z={ . . . -5, -4, -3, -2, -1, 0, 1, 2, 3, 4, 5, . . .}. La punktoj ĉe ĉiu fino signifas, ke vi povas daŭrigi kalkulon en dekstra aŭ maldekstra direkto. Estas evidente, ke N ⊂ Z.

La nocio de negativa nombro aperis pro la bezonoj de evoluo de Algebro?, kiu donis komunajn principojn solvi aritmetikajn problemojn, sendepende de ilia konkreta enhavo kaj valoroj de originaj nombrosignifoj. Probable, negativa respondo povas esti komprenita kiel grando de inversa direkto, ekz. movo en iu aŭ en ĝia inversa direkto, posedi havaĵon aŭ havi ŝuldon, ktp. Ankoraŭ en 6-11 jarcentoj en Hindio, oni regule uzis negativajn nombrojn ĝuste en tiu senco, kion ili havas en nuntempo. Sed en Eŭropa scienco ĝi eniris difinitive nur de tempoj de Kartezio (17 jc), kiu donis al negativaj nombroj la signifon de direktitaj eltranĉoj.

Entjeroj povas esti paraj kaj malparaj. Parajn nombrojn konsideras tiujn, kiuj dividiĝas je la nombro 2 sen resto, ekz. { . . . -4, -2, 0, 2, 4, . . . }. Aliajn nombrojn de la senfina vico oni nomas senparaj, ekz. { . . . -5, -3, -1, 1, 3, 5, . . . }. Por difini la parecon de grandaj nombroj, ni rigardas al la fina cifero; se ĝi havas 0, 2, 4, 6, 8 je la fino (ekz. 3843924), ĝi estas para nombro, kontraŭokaze (1991) ĝi estas senpara.

Oni nomas Divizoro, tian entjeron, ke la kvociento de la unua entjero per la dua entjero, ankaŭ estas entjero. ekz. 2,3,4,6 estas divizoroj de 12 kaj 2,4,8 - por 16. La plej granda komuna divizoro de 12 kaj 16 estas 4.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 10:49 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: