[Hejmen]Dagŭanjŭan-Ĝardeno

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Turismo > [Gvidlibro pri Pekino]? > Dagŭanjŭan-ĝardeno
Dagŭanjŭan-ĝardeno (Ĝardeno de Grandiza Vadaĵo) sin trovas en la sudokcidenta parto de la urbo. La norda parto de la ĝardeno estis legomĝardeno de la imperiestra familio en Ĉing-dinastio.

Tiu klasika ĝardeno, bela kaj eleganta, estis projektita kaj konstruita laŭ la monde fama klasika romano de Ĉinio -- Sonĝo en Buduaro. La ĝenerala projekto de la ĝardeno estis ellaborita de famaj ekspertoj pri la menciita romano, klasika arkitekturo, hortikulturo kaj Ĉing-dinastia historio post interkonsiliĝo. Laaranĝo de la konstruaĵoj, montetoj, lagoj, plantoj kaj eĉ malgrandaj dekoraciaĵoj en la ĝardeno fidele enkorpigas la konkretan priskribon de la romano, kaj la konstrudado plenumiĝas rigore laŭ la postuloj de la antikva arkitekturo kaj tradicia hortukulturo de Ĉinio. La ĝardeno, kun totala areo de 12.5 hektaroj kaj plank-areo de 8 000 kvadrataj metroj, entenas sume pli ol 40 vidindejojn. Tri stadioj estis difinitaj por plenumi la tutan konstruadon. La unua-stadia konstrudado jam finiĝis en julio, 1985, kaj nun la ĝardeno jam komenci akcepti vizitantojn.

8 vidindejoj konstruiĝis dum la unua stadio. Ĉe la enirejo staras ekran-forma rokaĵo el blankaj ŝtonpecoj kolektitaj en Tajhu-lago en suda Ĉinio. Sur la rokaĵo estas gravuritaj vortoj: "Vojeto zigzaga kondukas al lok' izolita.'' Ho, vere! Inter visterioj pendantaj sur la rokaĵo montriĝas mallarĝa vojeto kondukanta internen.

Post la rokaĵo kuŝas Ĉinfang-lageto (Lageto de Penetranta Aromo), super kiu staras tri-spana ŝtona ponto kun kiosko.

Nordokcidente de la kiosko situas Jihongjŭan (Plenzura Ruĝa Korto), loĝejo de Ĝja Baŭju, heroo en la romano Sonĝo en Buduaro. Enpaŝinte la kortan pordon dekoraciitan per floroj, oni povas vidi ĉirkaŭantan verandon kaj kvin ĉefajn ĉambrojn. En la korto orname staras groteskaj ŝtonoj. Antaŭ la perono kreskas baŝooj (Musa basjoo) kaj spektabiloj (Malus spectabilis). La tuta konstruaĵo aspektas lukse eleganta.

Oriente de ĝi troviĝas Ŝjaŭŝjanggŭan (Halo en Bambuaro), loĝejo de Lin Dajju, amatino de Ĝja Baŭju. Interne de ringmuro staras delikate ĉarma domo, zigzagas koridoro, verdas bambuaro kaj lirlas fonto.

Kelkan distancon oriente estas Ĉiŭŝŭangĝaj (Domo de Aŭtuna Freŝo), kie la ĉambroj estas altaj, kaj en la malantaŭa korto kreskas sterkulioj kaj baŝooj. Nordoriente de la domo vidiĝas kampara pejzaĝo -- interkampaj padoj, malalta bruna kortomuro, pajlotegmentita domo, heĝo, puto ktp. Jen estas Daŭŝjangcun (Vilaĝdomo de Riz-bonodoro). Ankaŭ ĝi kaj Ĉiŭŝŭangĝaj estas loĝejoj de personoj en la menciita romano.

Sude de Jihongjŭan estas lageto kun klara akvo, kaj sur la akvo staras la kvarangula kiosko Dicuj (Kiosko de Gutanta Smeraldo), kun suprenlevita tegmentrando.

La tuta konstruado de la ĝardeno plenumiĝos en la jaro 1987.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 10, 2002 9:21 pm by ZHU Xin (diferencoj)
Serĉu: