[Hejmen]Carcassonne Reguloj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

de [Klaus-Jurgen Wurde]?
Por 2-5 Ludantoj, aĝo 10 aŭ pli.
Esperanto traduko de Chuck SMITH
redaktoj de Don HARLOW kaj [Thomas ALEXANDER]?

Ideo de la Ludo:
La ludantoj surmetas pejzaĝkartojn por konstrui mapon de la areo ĉirkaŭ Carcassonne. Estas stratoj, urboj, kampoj, kaj monaĥejoj kie la ludantoj povas enmeti siajn gvidantojn por gajni venkpoentojn. Tamen, ludantoj ne certas gajni ĝis la fina kalkulo de la ludfino.

Preparoj:

Kiel la Ludo Funkcias:
Starto ĉe la startludanto, kaj poste dekstrume. Via vice, la sekvantaj okazas:

  1. Prenu pejzaĝkarton kaj elmetu ĝin en la tablon.
  2. Se oni volas, surmetu gvidanton sur sia karto.
  3. Se la karto finis straton, urbon, aŭ monaĥejon, kalkulu poentojn.
  4. Oni ne povas surmeti karton kiu falus de la tablo.

Surmeti Pejzaĝkarton
Unue, prenu pejzaĝkarton el stako. Montru ĝin al ĉiuj (kiu povas diskuti kie vi eble volus surmeti ĝin), kaj tiam surmetu ĝin sur la tablon.

Obeu ĉi tiujn regulojn:

Surmeti Gvidanton
Se oni volas, surmetu gvidanton sur sia karto. Se oni faras ĝin, la sekvantaj reguloj aplikiĝas:

Grava: Oni ne povas surmeti gvidanto en areon kiu jam havas gvidanton (vidu vian regullibron por bildekzemploj).

Fini stratojn, Urbojn, kaj Monaĥejojn

Kompleta Strato
strato estas kompleta kiam ambaŭ finoj havas kuniĝon, urbon, aŭ monaĥejon.

Ludanto kun bandito sur kompleta strato ricevas poentojn laŭ la longeco de la strato (ekzemple, se la strato kovras 6 pejzaĝkartojn, la ludanto ricevus 6 poentojn). Se ekzistas pli ol unu bandito, la ludanto kiu havas la plej multe da banditoj ricevus la poentojn. Se estas la sama nombro, ambaŭ ludantoj ricevus la poentojn. (Ekzemple: sur unu strato kiu kovras 20 kartojn, flava havas 1 banditon, nigra havas 2 banditojn, kaj verda havas 2 banditojn; tiam, nigra kaj verda gajnus 20 poentojn, kaj flava ne gajnus poentojn.)

Ĉi tiuj ludantoj movas siajn kalkulaĝojn ĉi tiu nombro da spacoj sur la kalkultabelo kaj siaj gvidantoj revenas al siaj ludantoj.

Kompleta Urbo
Urbo estas kompleta kiam ĝia borderoj malfermas kaj ne havas truojn.

Ludanto kun kavaliro en kompleta urbo ricevas 2 poentojn po pajzaĝkarto en la urbo kaj 2 poentojn po blazono.

Escepto: Se urbo havas nur 2 pajzaĝkartojn, ĝi valoras 2 poentojn, ne 4.

Se estas pli ol unu kavaliro en la urbo, tiam nur la ludanto kun la plej multe da kavaliroj gajnus poentojn. Se estas la sama nombro, ambaŭ ludantoj ricevus la poentojn.

Ĉi tiuj ludantoj movas siajn kalkulaĝojn ĉi tiu nombro da spacoj sur la kalkultabelo kaj siaj gvidantoj revenas al siaj ludantoj.

Kompleta Monaĥejo
Monaĥejo estas kompleta kiam pejzaĝkartoj estas tute ĉirkaŭ ĝi.

Ludanto kun monaĥo sur kompleta monaĥejo ricevas 9 poentojn.

Ĉi tiuj ludantoj movas siajn kalkulaĝojn ĉi tiu nombro da spacoj sur la kalkultabelo kaj siaj gvidantoj revenas al siaj ludantoj.

La Kampoj
Neniu gajnas poentojn dum la ludo el la kampoj. Kiam oni surmetas gvidanton en kampon, ĝi restas tien ĝis la fino de la ludo.

stratoj, urboj, kaj la borderoj dividi la tabulo en kampojn. Kiam oni ludas ĝustaj pejzaĝkartojn, oni povas kunigi kampojn. Vidu sube sur paĝo 3 de la germanaj reguloj.

Fino de la Ludo
La ludo finas kiam oni surmetas la finan pejzaĝkarton sur la tablo. Tiam, la fina kalkulo okazas.

La Fina Kalkulo
Unue, kalkulu poentojn por malkompletaj stratoj, urboj, kaj monaĥejoj. La ludanto kun la plej multe da gvidantoj gajnas poentojn laŭ unu poento po unu peĵaĝkarto kiu la strato, urbo aŭ monaĥejo kovras. Se urbo havas blazonon, tiu ludanto ricevus unu pli poento (ne 2) el la malkompleta urbo.

Ĉi tiuj ludantoj movas siajn kalkulaĝojn ĉi tiu nombro da spacoj sur la kalkultabelo.

Fine, la kamparanoj ricevas poentojn por provizi nutraĵojn al la najbaraj urboj, laŭ la sekvantaj reguloj:

Atentu: Antaŭ la Spiel des Jahres (Ludo de la Jaro), kampoj donis malsamajn sumojn da poentoj. La reguloj ŝanĝiĝis.

Ĉi tiuj ludantoj movas siajn kalkulaĝojn ĉi tiu nombro da spacoj sur la kalkultabelo.

Nun la ludo finas. La ludantoj kun la plej multe da poentoj estas la gajnanto.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 13, 2002 1:19 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: