[Hejmen]Brion VIBBER/Priparolu

Hejmpaĝo | Brion VIBBER | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon


Brion, bonvenon al la vikipedio! Viaj artikoloj estas mirindaj! --Stefano KALB
Dankon, Stefano!


Ankaŭ eble vi povus ŝanĝi "Revenu al la lasta paĝo." --> "Revenu al la lasta paĝo" post klaki "Uzu Unikodon". Redankon por ĉio! --Chuck SMITH
Hmm. Ĉe mi, ĝi montriĝas X-e post mi alklakas "Uzu X-Sistemon" kaj Unikode post mi alklakis "Uzu Unikodon"... --BV

Mi volis diri, "Forigu la "." en la frazo." --CS

Ah, mi ekvidas! Okej, mi faros. --BV


Brion, ĉu estas planoj por ni iri al la nova PHP kodo? Eble kiam la angla vikipedio trankviliĝos? :-) Ankaŭ la "." ĉe la fino de "Revenu al la lasta paĝo" ankoraŭ ekzistas. Mi ne plendas... mi nur mencias. :) Dankon por via laborado! --Chuck SMITH

Ĉu vere? Mi pensis, ke mi riparis tion. Ve! Sed ne grava, ĉar ni ja ekuzos la PHP-kodon. Ne jam estas preciza tempo decidita, sed mi jam komencis aldoni la nepran X-Unikodumaĵojn al la kodo. Mia prova versio estas provizore atingebla ĉe http://leukas.dyndns.org/phpwiki/fpw/wiki.phtml ; bonvolu rimarkigi al mi pri ĉion kio funkcias malĝuste tie, antaŭ ol ni transirigos ĝin ĉi tien! --Brion VIBBER

Nu, la titolo montras "Cefpago" anstataŭ "Ĉefpaĝo"...

Hmm, ne ĉe mi. Kiu (kaj kiu versio) operaciumo, foliumo, ktp? Ĉu ĝi montriĝas ĝuste en la dokumento, sed ne en la fenestro-titolejo, aŭ male, aŭ aliel? --BV

Ankaŭ, ĉu vi pensas ke eble "Ĉefa Paĝo" plibonus ol "Ĉefpaĝo"? Mi miras pri la pensoj de la aliaj...

Min sufiĉe plaĉas "Ĉefpaĝo". Kion aliuloj pensas...? --BV


Brion, vidu la paĝo pri Brazilo. Estas ligilo tie kiu ne funkcias ĉar ĝi uzas specialajn karakterojn. Ĉu tio funkcios en la nova PHP skripto? --Chuck SMITH

Jes. Jen ĉe la provservilo: http://leukas.dyndns.org/wiki/Igua%C3%A7u , http://leukas.dyndns.org/wiki/Brazilo --BV


Brion, kiam ni ŝanĝos al la nova versio? :) --Chuck SMITH

La programo nun funkcias plimalpli ĝuste... Kiam mi finas traduki la novajn tekstmesaĝojn, mi sugestos al Jimbo ke ni ekuzu ĝin ĉi tie. --Brion VIBBER

Bonege! Mi atendu. --Chuck SMITH


Brion, mi ade kaj antaŭĝoje atendas la mapon de Oceanio!

--[[Bjørn]]


Hejmpaĝo | Brion VIBBER | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 28, 2002 3:48 am by d3o918.telia.com (diferencoj)
Serĉu: