En Ming- kaj Ĉing-dinastioj oni plurfoje plivastigis ĝi troviĝas zigzagaj kaj kvietaj rokkavoj kaj domoj faritaj el ŝtonoj de Tajhu-lago, haloj kaj koridoroj, kaj ankaŭ ŝtona steleo kun surskribo "Ĉjonghŭa en printempa veerdaĵo", farita de la imperiestro Ĉjanlong en 1751p. K. La insuleto estas kovrita de multspecaj arboj folioriĉaj. En la 12-a jarcento ĝi jam estis unu el la ok pitoreskejoj de Janĝing (la nuna Pekino).
Oriente kaj norde de la lago estas "ĝardenoj interne de la parko" Haŭpuĝjan, Hŭafangĝaj kaj Ĝingŝinĝaj. Krome, super la lago apud la bordo staras Kvin Drakaj Kioskoj kaj ĉe la bordo de la lago estas la Naŭdraka Muro starigita en 1756. Ambaŭ flankoj de tiu masonaĵo surhavas po naŭ dradojn, kunmetitajn el sepkoloraj kaheloj. La figuroj de la drakoj estas tre vivecaj kaj belaj.
En la suda parto de la parko estas malgranda Ronda Urbo. Sur ĝi troviĝas la eleganta halo Ĉenggŭangdjan kaj granda kuvo el nigra jado farita en Song-dinastio.