[Hejmen]Tabloteniso

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Tabloteniso estas la dua plej ludata sporto en la mondo kaj la plej nova de la mondaj grandaj sportoj. Oni ludas ĝin kun tre malpeza (2,7 gramoj), plasta pilko? de 4,0 centimetroj en diametro, sur tablo 2,74 metroj longa, 1,525 metroj larĝa kaj 74 centimetroj alta. La reto en la mezo de la tablo altas 15 centimetoj. Ludantoj uzas ligna rakedo kovrita kun kaŭĉuko.

Oni komencas per ĵeti la pilkon pli ol 15 centimetoj kaj bati ĝin, do ĝi resaltas sur sia sido kaj tiam sur la alia sido. La kontraŭludanto devas bati ĝin, do ĝi resaltas sur la sido de la servanto, kaj tiam ludantoj batas la pilkon ĝis oni eraras. Jen eraroj:

La alia ludanto gajnas unu poenton. Ludanto servas du poentojn kaj tiam la alia ludanto servas du poentojn. Normale, ludantoj ludas ĝis oni havas 11 poentojn kaj ludanto devas havi 2 pli poentojn ol sia kontraŭludanto. Konkure, oni ludas 7 aŭ 9 ludojn (oni haltas kiam gajnas 4 aŭ 5 ludojn respektive).

La plej multe de profesiaj ludantoj estas de Ĉinio, sed kelkaj mondaj ĉampionoj estas en Svedio. Bonaj ludantoj povas reagi rapidege, sed rakeda konstrueco (la plej bonaj ludantoj elektas kaj surmetas la kaŭĉukon sur siaj propraj rakedoj) kontribuas multe al la sumo da turneco, ke oni povas kaŭzi sur la pilko.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 11, 2002 1:22 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: