Geografio >
Afriko > Libio
Libio - Al-Libija
Lando en Norda Afriko.
- Landkodo: LY.
- E-nomo: Libia Araba Granda Popola Socialisma Ĵamahirio.
- Nacia nomo: Al-Djamahirija al-Arabija al-Libija as-Shaabija al-Istirakija al Uthma.
- Etimologio: "Ĵamahirio" el araba lingvo tradukeblas kiel "popola regado" (estas la sama, kiel greka "demokratio").
- Areo: 1.760.000 kv.km.
- Politika sistemo: totalisma socialisma respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento [Muamar KADAFI]? (1993).
- Ĉefurbo: Tripolo? (709 mil).
- Urboj: Bengazi (327 mil), Misrata (63 mil).
- Loĝantaro: 5.407.000 (1995).
- Ŝtatlingvo: [araba lingvo]?.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Eksporto: naftoproduktoj.
- Organizoj: UNO (1955)
- Historio: en 1911-1943 ĝi prezentis Italan kolonion, poste estis regata de Britio kaj Francio. En 1951 akceptis sendependecon kaj Idris la 1-a fariĝis ĝia unua reĝo. En 1969 post milita renverso la potencon prenis kolonelo [Muamar KADAFI]?, kiu gvidas la landon ĝis hodiaŭ. Li famiĝas kiel financanto kaj subtenanto de internaciaj teroristaj organizoj.
- Heredaĵo: malnova urbo Gadames, arkeologiaj lokoj en Cirenio, Sabrata kaj Lepta Magna.