[Hejmen]La Jaro

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Jaro estas po-jara poŝ-kalendaro eldonata dum pluraj jaroj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL). Ĝi estas la ununura poŝ-kalendaro tute skribita en Esperanto, kaj do celas al esti pli internacia ol la nacilingvaj tiaj. Ĝi tial enhavas multege da datoj menciendaj por ĉiuj religioj, landoj ktp. Kvankam enmetitas bahaa? kalendareto kaj mencioj de la jarŝanĝoj ĉinaj, islamaj kaj judaj, ĝia datkalkula sistemo estas centelcente kristanisma.

Postkalendare ĝi kutime entenas utilajn informojn pri internaciaj vokokodoj, la landoj de la mondo (kun esperantigitaj nomoj de ŝtatoj, ĉefurboj, organizoj, monumoj), kaj simile.

La Jaro mendeblas de la esperanta librovendejo je la retpaĝaro de FEL: http://www.esperanto.be


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 9, 2002 1:45 am by pc-208-212.hf.uib.no (diferencoj)
Serĉu: