[Hejmen]Kebekio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Kebekio (La Province du Québec france; The Province of Quebec angle)

Kebekio, "la belle province", kun areo de 1.540.680 km2, estas la plej granda provinco de Kanado. Kebekio havis 7.372.400 loĝantarojn en 2000. Pli da 5.700.000 kebekanoj parolas la francan kiel gepatra lingvo, kaj en Kebekio, multaj da angloparolantoj ankaŭ bezonas uzi tiun lingvon.

La urbo plej granda de Kebekio estas Montrealo? (3.326.000), unu de la plej gravaj urboj de tuta la Frankofonio?. La ĉefurbo de Kebekio estas Kebeko? (672.000). Ĉi tie [Samuel de Champlain]? fondis francan kolonion en 1608. Ankau ĉi tie, je septembro de 1759, en la [Batalo de Kebeko]?, ĉe la Ebenaĵoj de Abraham, Wolfe? kaj la britoj venkis Montkalmon? kaj la frankokanadanojn. Pro tio, en 1763, Francio perdis la [Novan Francion]?, vastan teritorion, kiu inkludis la Grandajn Lagojn kaj la valon de la [Rivero Ohio]? en la aktuala Usono.

Je 1867, Kebekio fariĝis provinco de Kanado, kaj la kebekanoj konservis la rajton de paroli la francan kaj de praktiki la Katolikismon. Hodiaŭ, multaj kebekanoj volus apartigi sin de Kanado por konservi sian kulturon kaj por plibonigi sian vivon. Bedaŭrinde, tiu etna fiero havas malbonan ekonomian efikon. Pro necerto pri la estonteco de Kebekio, multaj firmaoj (la fama Banko de Montrealo? inkluzive) simple forlasis Kebekion.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 6, 2002 11:26 pm by MTL-ppp-153483.qc.sympatico.ca (diferencoj)
Serĉu: