[Hejmen]Etno

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Etnografio > Etno
La monda loĝantaro, kiu nun superas 6 miliardojn, prezentas buntan bildon laŭ etna, kultura, lingva, rasa kaj religia vidpunkto. Oni supozas, ke en nia planedo vivas 3-4 miloj da popoloj.

La termino popolo klarigeblas kiel vasta grupo de homoj, konsciaj pri sia malsimileco kun la ceteraj najbaraj grupoj, kaj loĝantaj kune, plej ofte en la sama lando. Kutime ili havas ĝeneralajn stabilajn specifajn ecojn de kulturo (inkluzive lingvon) kaj psiko, kaj ankaŭ memkonscion de sia unueco kaj diferencon de alia komunumo.

Lastatempe en scienca literaturo tiusence oni ofte uzas la terminon "etno" (devenas de malnovgreka - popolo, tribo), ĉar "popolo" havas ankaŭ aliajn signifojn: loĝantaro, grupo de homoj, laboruloj, civitanoj, ktp.

Oni distingas tri ĉefajn historiajn tipojn de etnoj: tribo, popolo, nacio. Laŭ tradicio oni apartenas tribon al primitiva epoko, popolon - al sklavposeda kaj feŭda sistemoj, kaj nacion - al kapitalismo kaj socialismo.

Por multnombraj popoloj estas kutima dispartigo je subetnojetnografiaj grupoj, kiuj aperas rezulte de apartigo de teritorioj, pro neplena asimilado de alidevenaj grupoj, pro historie kaŭzitaj specialaj statusoj, rasa kaj konfesa diferenco. Ekzemple, inter germanoj konserviĝis multaj etnografiaj grupoj - Bavaroj, Ŝvaboj,k.a. kun kelkaj etnografiaj specifikaĵoj.

Aliflanke, la termino "metaetno" signifas komunumon de popolgrupoj havantan komunajn trajtojn de kulturo kaj memkonscio, kvankam ili povas diferenci laŭ origino. Unuj el ili estas rezulto de genetika kaj lingva proksimeco (slavoj, araboj, latinamerikanoj), aliaj - de teritoria kunvivado (baltianoj, nordkaŭkazianoj) aŭ religia unueco.

Ĉiuj taksonomiaj rangoj de etnaj komunumoj: subetnoj, etnoj kaj metaetnoj faras komplikan hierarkian sistemon, kio reliefiĝas en homa memkonscio. Unu homo povas sin konsideri kaj slavo (metaetno), kaj ruso (etno), kaj pomorano (subetno), kvankam plej forte senteblas inklino al sinidentigo per meza rango - etno.

Ĉiu historia tipo de etnoj estis kaj estas objekto de komplikaj procesoj de reciprokaj influoj. Ekzistas tri tipoj de etnoprocesoj:

Pri la studo kaj esploro de la etna fenomeno okupiĝas sciencoj: Antropologio, Etnografio k.a.

Vd. ankaŭ: Klasifiko de Etnoj


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 21, 2002 9:05 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: