[Hejmen]Aviceno

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Filozofio > Aviceno
Aviceno (980?-1037?) (arabe, Abu Ali ibn Sina) estis persa filozofo kaj falsafisto el Samarkando?. Li estas la plej fama kaj influa islama filozofo en la Okcidento?.

Fido kaj racio: Malsimile al sia instruisto al-Farabi? aŭ al al-Kindi, Aviceno ne rigardis islamon kiel filozofio por la multaj. Anstataŭ, li rekonis, ke la veroj de racio? kaj la veroj de la fido? ne estas veroj de la sama speco. Mohameto ne estis populariganto de filozofiaj veroj, ĉar li posedis verojn, kiuj estas preter racio.

Sufiismo?, mistika speco de islamo, kiu interesis Avicenon, estas simila: per sufiismo , Aviceno vidis, ke mistikismo? donis sperton de Dio kiu estas neatingebla per racio kaj logiko.

Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj.

Aviceno influis la penson de la Okcidento per ibn-Rushd? kaj Akvino.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 24, 2002 9:42 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: